Burgenlandkroata (germane: Burgenlandkroatisch, kroate: Gradišćanski jezik, hungare: Gradišćei horvát nyelv; germane fiete ankaŭ Wasserkroatisch[1]) estas oficiale agnoskita vario de la kroata lingvo en Aŭstrio. En la federacia lando Burgenlando ĝi estis parolata en la 2001-a jaro fare de 19.412 personoj; ankaŭ en la grandurboj Vieno kaj Graz vivas konsiderindaj grupoj da burgenlandkroatoj. Restoj ekzistas ankaŭ en okcidenta Hungarujo, sudokcidenta Slovakujo kaj suda Moravio. Ilin kune ligas la komuna kulturo kaj la historio de la Danuba monarkio. Sume eble 55 miloj parolas ĉi lingvon.